Urbo de Metiaj kaj Popolaj Artoj (Unesko)
Aspekto
La Urbo de Metiaj kaj Popolaj Artoj de Unesko estas projekto kiu estas parto de la pli larĝa Reto de Kreemaj Urboj de Unesko, fondita en 2004, kiu proponas urbojn kiuj tutmonde faris unikajn kontribuaĵojn en la kampo de metiaj kaj popolaj artoj.[1]
La Urbojn de Metiaj kaj Folkloraj Artoj de UNESKO estas:
Urbo | Lando | Jaro | Notoj |
---|---|---|---|
Al-Hasa[2] | Sauda Arabio | 2015 | Antikva tradicio de manfaritaĵoj, inkluzive de teksaĵoj el palmoj, ceramiko, teksado kaj lignaĵoj. |
Areguá[3] | Paragvajo | 2019 | Konata pro sia ceramiko, hejmo de 450 ceramikaj metiejoj. |
Asuano[4] | Egiptio | 2005 | Heredaĵo de metiarto kaj popolaj artoj, inkluzive de artperloj, produktado de tablotukoj, palmobranĉaj kaj foliaj kreaĵoj, same kiel argilaj kaj kudraj produktoj. |
Ajakuĉo[5] | Peruo | 2019 | Konata pro ĝiaj diversaj metioj kiel retablo, tapiŝo, ŝtona ĉizado Huamanga, ceramiko, teksaĵoj kaj brodaĵoj. |
Baguio[6] | Filipinoj | 2017 | Diversaj tradicioj pri teksado, lignoĉizado, arĝenta kreado, tatuado kaj tatuarto. |
Ballarat[7] | Aŭstralio | 2019 | Historia kaj moderna reputacioj kiel fandopoto por diversaj formoj kaj tradicioj de indiĝena aŭstralia arto. |
Bamijano[8] | Aganio | 2015 | Unika historio de metioj influitaj de islamaj kaj budaismaj kulturoj, kiuj estas ankoraŭ praktikataj en la regiono hodiaŭ. |
Bandar Abaso[9] | Irano | 2019 | Historio de kreemaj artoj kiel praktikaj kaj maraj metioj, lokaj vestoj kaj lokaj muzikinstrumentoj. |
Barcelos[10] | Portugalio | 2017 | Origino de la fama Koko de Barcelos. |
Biella[11] | Italio | 2019 | Historio de lanproduktado kaj tekstila fabrikado. |
Caldas da Rainha[12] | Portugalio | 2019 | Centro de ceramika produktado. |
Carrara[13] | Italio | 2017 | Mondfama blanka marmoro, kiu influis la disvolviĝon de Kararo kiel centro de metioj en Toskanio kaj en Italio. |
Ĉiang Mai[14] | Tajlando | 2017 | Historio kiel komerca centro kaj regiono de kultura diverseco, kiu influis metian kulturon de ceramiko, arĝentaĵo, lignoĉizado, silkbrodaĵo kaj lakaĵo. |
Chordeleg[15] | Ekvadoro | 2017 | Unika valormetala laboro, piedvesta fabrikado, ceramiko kaj toquilla pajla teksado transdonita trans generacioj per buŝa tradicio. |
Durán[16] | Ekvadoro | 2015 | Longa historio de sinkretismo inter urba arto kaj murpentraĵoj kaj tradiciaj ekvadoraj artoj kaj metioj. |
Fabriano[17] | Italio | 2013 | Statuso kiel centro por metioj kiel ceramiko, teksado, forĝado kaj paperfarado ekde la 12-a jarcento. |
Gabrovo[18] | Bulgario | 2017 | Unu el la plej grandaj metiaj centroj en Bulgario, specife pri lignoĉizado kaj lana teksado. |
Hangzou[19] | Ĉinio | 2012 | Antikva historio de produktado de silko kaj teo, kaj ankaŭ de porcelanaj kaj bronzaj skulptaĵoj, konataj kiel la ĉina ĉefurbo de teo. |
Icheon[20] | Sud-Koreio | 2010 | Historia kaj moderna statusoj kiel la centro de la ceramika kaj potfarada kreado de Koreio. |
Isfahan[21] | Irano | 2015 | Diversaj metioj inkluzive de tapiŝteksado, metalprilaborad, lignaĵo, ceramikaĵo, pentrado kaj inkrustaĵoj de diversaj specoj. |
Jacmel[22] | Haito | 2014 | Tradicioj de pentrado, skulptaĵo kaj gigantaj papermaĉaj maskoj. |
Ĝaipuro[23] | Barato | 2015 | Historiaj metioj pri juvelarto, ĉizado kaj pentrado, kiuj estis centro de komerco ekde la frua 18-a jarcento, kun 53 500 metiejoj kiuj praktikas ĉi tiujn metiojn hodiaŭ. |
Jingdezhen[24] | Ĉinio | 2014 | Nomita la "Porcelana Ĉefurbo" pro sia antikva historio de porcelana laboro. |
Jinju[25] | Sud-Koreio | 2019 | Historio de lignaj mebloj, ornamaj tranĉiloj, metalmetioj kaj silko. |
João Pessoa[26] | Brazilo | 2017 | Unika produktado de kotona ŝtofo, same kiel produktado de potfarado, brodaĵo kaj hoktrikaĵo. |
Kairo[27] | Egipto | 2017 | Antikva historio pri specializiĝo pri potfarado, vitrofarado, kupaĵoj, ceramiko kaj juvelaĵoj. |
Kanazawa[28] | Japanio | 2009 | Artkulturo inspirtita de Samurajoj, unika metiartaĵo kiel ekzemple la silka tinkturfarba tekniko kaga-yuzen. |
Kargopol[29] | Rusio | 2019 | Tradicia teksaĵa brodaĵo, metiista ligno kaj barkoĉizado, argilpafitaj koloraj figuroj konataj kiel Kargopol-ludiloj, kiuj ĉiuj formas hodiaŭ la plej gravan sektoron de la urba ekonomio. |
Kütahya[30] | Turkio | 2017 | Unika arto de ceramika çini-farado, kiu regas la pejzaĝon de la urbo. |
Limoges[31] | Francio | 2017 | Historio de ceramiko, emajlo kaj vitrofarado, samkiel pli freŝdata fondita porcelana industrio. |
Lubumbashi[32] | D.R. Kongo | 2015 | Unikaj kupraj kaj malakitaj metioj kreitaj en la urbo, kun pli ol 50 atelieroj dediĉitaj al la malakita ĉizado. |
Madaba[33] | Jordanio | 2017 | Plej granda nombro da mozaikoj malkovritaj en sia origina loko en la mondo, inkluzive de ĝiaj bizancaj kaj omajdaj mozaikoj kaj la plej malnova pluvivinta priskribo de la Sankta Lando. |
Nassaŭo[34] | Bahamoj | 2014 | Bahamaj kulturaj kaj kreemaj tradicioj de pajla teksado kaj metiista fabrikado de Junkanoo formiĝis el miksaĵo de indiĝenaj kaj afrikaj kulturaj tradicioj. |
Vagaduguo[35] | Burkina Faso | 2017 | Tradicia metio el bronza kaj kuprogisado kaj kreado, kiu formas gravan sektoron de la urba ekonomio eĉ hodiaŭ. |
Paducah[36] | Usono | 2013 | Historio kaj kontribuoj al la metio de stebkovrilo en Usono. |
Pekalongan[37] | Indonezio | 2014 | Kulturhistorio kaj graveco de Batiko-metioj kaj tukoj por la urbo kaj ĝia identeco. |
Porto-Novo[38] | Benino | 2017 | Historio kaj unika praktikado de diversaj metioj kiel vimenaĵoj, forĝado, potfarado kaj fabrikado de muzikaj instrumentoj en la urbo, kun 42 historiaj metiaj gildoj en la urbo. |
San Cristobal de Las Casas[39] | Meksiko | 2015 | Konservado de indiĝenaj meksikaj metioj kaj artoj kiel brodaĵo, ceramiko, forĝado, lignoĉizado kaj sukcena metio-farado. |
Santa Fe[40] | Usono | 2005 | Indiĝenaj metioj en Nordameriko (Usonaj indianoj) pri juvelaĵoj, ceramiko, teksado kaj la komercaj foiroj en ĉi tiuj metioj, kiuj fariĝis integra parto de la identeco de la urbo, samkiel hispana kolonia arto kiel popola danco, pajla aplikaĵo kaj stanaĵo. |
Sharjah[41] | UAE | 2019 | "Talli", radicia metio de teksado. |
Ŝeki [42] | Azerbajĝano | 2017 | Statuso kiel la centro de silkproduktado kaj teksaĵoj en Kaŭkazio, samkiel aliaj tradiciaj metioj kiel lignokadritaj vitraloj kaj ceramikoj. |
Sokodé[43] | Togo | 2017 | Fama pro sia teksaĵa arto. |
Sukhothai[44] | Tajlando | 2019 | Kulture gravaj artmetiaj produktoj el oraj kaj arĝentaj ornamaĵoj, teksado, kaj antikvaj kaj tradiciaj tajaj ceramikaĵoj (taje: สังคโลก). |
Suzhou[45] | Ĉinio | 2014 | Historio kaj kulturo de metioj pri brodado, ĉizado, paperfarado, pentrado, presado kaj kaligrafio. |
Tamba-Sasayama[46] | Japanio | 2015 | Antikva historio de unika keramikaĵo tanba-yaki (jp:丹波立杭焼), fonto de loka fiero. |
Tetuano[47] | Maroko | 2017 | Historio de metioj kiel ekzemple Zellige, Taajira brodaĵo, krustiĝinta kaj pentrita ligno kaj forĝaĵo. |
Trinidado[48] | Kubo | 2019 | Historio de industrio de fibraj ŝtofoj. |
Tunizo[49] | Tunizio | 2017 | Konata pro ĝiaj metiistaj stratetjoj en la soŭkoj. |
Viljandi[50] | Estonio | 2019 | Diversaj metioj inkluzive de forĝaĵoj, ceramikaĵoj kaj lanaĵoj. |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (en) "Mapo de Kreemaj Urboj | Creative Cities Network". en.unesco.org.
- ↑ (en) "Al-Ahsa | Creative Cities Network". en.unesco.org.
- ↑ (en) "Areguá | Creative Cities Network". en.unesco.org.
- ↑ (en) "Aswan | Creative Cities Network". en.unesco.org.
- ↑ (en) "Ayacucho | Creative Cities Network". en.unesco.org.
- ↑ (en) "Baguio City | Creative Cities Network". en.unesco.org.
- ↑ (en) "Ballarat | Creative Cities Network". en.unesco.org.
- ↑ (en) "Bamiyan | Creative Cities Network". en.unesco.org.
- ↑ (en) "Bandar Abbas | Creative Cities Network". en.unesco.org
- ↑ (en) "Barcelos | Creative Cities Network". en.unesco.org.
- ↑ (en) "Biella | Creative Cities Network". en.unesco.org.
- ↑ (en) "Caldas da Rainha | Creative Cities Network". en.unesco.org.
- ↑ (en) "Carrara | Creative Cities Network". en.unesco.org.
- ↑ (en) "Chiang Mai | Creative Cities Network". en.unesco.org.
- ↑ (en) "Chordeleg | Creative Cities Network". en.unesco.org
- ↑ (en) "Durán | Creative Cities Network". en.unesco.org.
- ↑ (en) "Fabriano | Creative Cities Network". en.unesco.org.
- ↑ (en) "Gabrovo | Creative Cities Network". en.unesco.org
- ↑ (en) "Hangzhou | Creative Cities Network". en.unesco.org.
- ↑ (en) "Icheon | Creative Cities Network". en.unesco.org.
- ↑ (en) "Isfahan | Creative Cities Network". en.unesco.org.
- ↑ (en) "Jacmel | Creative Cities Network". en.unesco.org.
- ↑ (en) "Jaipur | Creative Cities Network". en.unesco.org.
- ↑ (en) "Jingdezhen | Creative Cities Network". en.unesco.org.
- ↑ (en) "Jinju | Creative Cities Network". en.unesco.org.
- ↑ (en) "João Pessoa | Creative Cities Network". en.unesco.org.
- ↑ (en) "Cairo | Creative Cities Network". en.unesco.org.
- ↑ (en) "Kanazawa | Creative Cities Network". en.unesco.org.
- ↑ (en) "Kargopol | Creative Cities Network". en.unesco.org.
- ↑ (en) "Kütahya | Creative Cities Network". en.unesco.org.
- ↑ (en) "Limoges | Creative Cities Network". en.unesco.org.
- ↑ (en) "Lubumbashi | Creative Cities Network". en.unesco.org.
- ↑ (en) "Madaba | Creative Cities Network". en.unesco.org.
- ↑ (en) "Nassau | Creative Cities Network". en.unesco.org.
- ↑ (en) "Ouagadougou | Creative Cities Network". en.unesco.org.
- ↑ (en) "Paducah | Creative Cities Network". en.unesco.org.
- ↑ (en) "Pekalongan | Creative Cities Network". en.unesco.org.
- ↑ (en) "Porto-Novo | Creative Cities Network". en.unesco.org.
- ↑ (en) "San Cristóbal de las Casas | Creative Cities Network". en.unesco.org.
- ↑ (en) "Santa Fe | Creative Cities Network". en.unesco.org.
- ↑ (en) "Sharjah | Creative Cities Network". en.unesco.org.
- ↑ (en) "Sheki | Creative Cities Network". en.unesco.org.
- ↑ (en) "Sokodé | Creative Cities Network". en.unesco.org.
- ↑ (en) "Historic Town of Sukhothai and Associated Historic Towns - UNESCO World Heritage Centre". whc.unesco.org.
- ↑ (en) "Suzhou | Creative Cities Network". en.unesco.org.
- ↑ (en) "Tambasasayama | Creative Cities Network". en.unesco.org.
- ↑ (en) "Tétouan | Creative Cities Network". en.unesco.org.
- ↑ (en) "Trinidad | Creative Cities Network". en.unesco.org.
- ↑ (en) "Tunis | Creative Cities Network". en.unesco.org.
- ↑ (en) "Viljandi | Creative Cities Network". en.unesco.org.